Skip to main content
padlock icon - secure page this page is secure

A Sociological Study of Second Language Diffusion: The Obstacles to Arabic Teaching in the Israeli School

Buy Article:

$29.01 + tax (Refund Policy)

Sociologia studo de dualingva disvastigo:
la obstakloj al instruado de la araba lingvo en israelaj lernejoj
Multan gravecon oni donis al studado de dualingva akirado (DLA). Tamen, dum DLA fokusigas je la malfacilajoj, kiujn renkontas unuopa lemanto survoje al lingva kompetento, gi ne konsideras, nek celas konsideri, la motivojn de lernantoj, nek la disvastigon de tiuj motivoj ene de socio kaj inter sociaj kategorioj. Lingvaj sociologoj ja esploris tiujn demandojn la diversaj aspektoj. Unu perspektivo fokusigas je lernejaj lingvaj programoj kiel aspekto de la lingva politiko de politikaj centroj. Dua perspektivo rilatigas lingvajn rimedojn al grupaj limoj, kaj precipe al etneco. Tria perspektivo rigardas lingvajn riniedojn kiel bonhavon de lingvo-kultura kapitalo. Malofte oni konsideras tiujn vidpunktojn en komuna kunteksto, kaj precipe ne kiel inter si komplementajn. Tamen, ĉiu el la tri aspektoj emfazitaj per tiuj perspektivoj ne nur havas sian propran dinamikon, sed ankaŭ interagas kun la aliaj du. La aŭtoroj pretendas, ke la racia bazo de lingvaj politikoj, la karakterizoj de lingvaj grupoj kaj la lingvaj kapitalaj valoroj konsistigas la interagajn dimensiojn de la disvastigo de duaj lingvoj en la lernejoj. La aŭtoroj aplikis tiun aliron al la kazo de la araba lingvo en israelaj hebrelingvaj lemejoj, tumante sin al tri informfontoj. Por kompreni la racian bazon de la israela politiko pri la araba lingvo, ili analizis la orientigon de la arablingvaj programoj kaj kolektis atestajojn de politikfarantoj pri la edukaj celoj de arablingva instruado. La etnan subtenon kaj la lingvokapitalan valoron de la araba oni esploris per enketo ce judaj israelaj lernantoj en arablingvaj programoj.
No Reference information available - sign in for access.
No Citation information available - sign in for access.
No Supplementary Data.
No Article Media
No Metrics

Document Type: Research Article

Publication date: January 1, 1991

  • Access Key
  • Free content
  • Partial Free content
  • New content
  • Open access content
  • Partial Open access content
  • Subscribed content
  • Partial Subscribed content
  • Free trial content
Cookie Policy
X
Cookie Policy
Ingenta Connect website makes use of cookies so as to keep track of data that you have filled in. I am Happy with this Find out more