Skip to main content

Ausdruckskraft und Regelmäßigkeit : Was Esperanto für automatische Übersetzung geeignet macht

Notice

The full text article is available externally.

View from original source.

RESUMO Esprimivo kaj reguleco: Kio igas Esperanton taůga por perkomputila tradukado En la esplora kaj evoluiga projekto Distribuita Lingvotradukado (DLT) ce la programaren-trepeno BSO en Utrecht Esperanto estas uzata kiel interlingvo en perkomputila tradukado. La firmao kaj la nederlanda Ministerio pri Ekonomio investas en tiun projekton 17 milionojn da guldenoj. De kie originas tioma fido al projekto, kies sukceso senpere dependas de la kvalitoj de Esperanto? Oni uzas interlingvon interalie por igi traduksistemon multlingve plukonstruebla. Tutatomata altkvalita tradukado montriĝis neebla, pro kio ciuj nuntempe uzataj kaj evoluigataj sistemoj bezonas heipon fare de homo anta, dum apost la tradukproceso. En in-terlingva sistemo oni kvaza dufoje tradukas la tekston, tiel ke necesus dufoja homa helpo. Tio tamen estas tre nedezirinda pro praktikaj problemoj, des pli se la sistemo havas disigitajn duonojn de la duobla tradukproceso, kiel ekzemple en multlingve konsultebla informbanko. Tial oni strebas al tre speciala interlingvo: Lingvo el kiu eblas tutatomate plutraduki, post kiam okazis traduko al ĝi el iu origina lingvo. Tiu postulo premisas lingvon kun pli ol kutime klara kaj regula forma strukturo, kiu tamen samtempe disponas pri la plena esprimivo de homa lingvo. Etna lingvo ne tagas por tiu funkcio pro troa nereguleco. Artefarita formäla simbolsistemo ne povas atingi la bezonatan esprimivon. Ci tion montris Hjelmslev per lingvoteoria tezo pri la diferenco inter homa lingvo (dagligsprog) kaj artefarita simbolaro. En DLT Esperanto (en milde modifita formo) plenumas la funkcion de interlingvo. En ĝi okazas la plej komplikitaj kaj laborintensaj laborpaŝoj de la tradukproceso, nome cio semantika kaj pragmatika. Tiel Esperanto estas la lingvo de Artefarita Inteligento en DLT. Ĉu Esperanto vere posedas la necesan kombinon de reguleco kaj esprimivo? Rilate regulecon la DLT-laborgrupo enkondukis unu esencan modifon, igante sian version de Esperanto sintakse neam-bigua. Sed jam normäla Esperanto havas multajn tradukfaciligajn trajtojn, al kiuj apartenas ĝia regula vortfarado. La vortgramatika teorio de Saussure kaj Kalocsay estas bone adaptebla al perkomputila analizo de kompleksaj vortoj. Rilate esprimivon ekzistas multaj studoj, cefe pri literatura uzo. Cu ekzistas pli bona planlingvo a cu eblus fari por ci tiu apliko ankora pli tagan ol estas Esperanto? Ne, car esenca eco, nemalhavebla ce interlingvo, estas ĝia atonomeco, akirita dum multjara uzado en internacia lingvokomunumo. Tiun akirajon, kiu distingas la nunan Esperan-ton de artefaritaj simbolsistemoj, ne eblas krei por nova a jama projekto. Gi nur povas estigi per longdaüra evoluo. DLT kaj parencaj projektoj grave dependas de la scienca fakscio pri planlingvoj. Estas dezirinde ke la ĝenerala lingvoscienco konsciiĝu pri la unika fenomeno, observebla en la evoluo de Esperanto (kaj la ekevoluoj de aliaj planlingvoj) de artefaritajo per uzo al lingvo. Tiu evoluo estas interesega studobjekto en si mem, sed krome ĝi pli fokuse montras ecojn de etnaj, piĝmaj kaj interetnaj lingvoj, observeblajn en Esperanto kvaza sub laboratoriaj kondicoj. SUMMARY Expressiveness and Formal Regularity: What Makes Esperanto Suitable for Machine Translation The multilingual machine translation system DLT makes use of Esperanto as an intermediate language in which a substantial part of the translation subprocesses are carried out, especially all applications of Artificial Intelligence such as semantic disambiguation by means of a knowledge bank and a word expert system. The requirements for such an intermediate language and the reasons for preferring Esperanto to both ethnic languages and other planned languages and artificial symbol systems in this function are described. The motivation for this choice is found in a combination of formal regularity, subtle expressiveness, and semantic autonomy. These three properties do not combine with each other except in a purposefully planned language system that after the phase of deliberate system design has passed through a sufficiently long period of practical, unreflected use in a speech community. This condition reflects the development from a planned language project to a human language.

Document Type: Research Article

Publication date: 01 January 1988

  • Access Key
  • Free content
  • Partial Free content
  • New content
  • Open access content
  • Partial Open access content
  • Subscribed content
  • Partial Subscribed content
  • Free trial content