Skip to main content

Fantini, Alvino E., Language Acquisition of a Bilingual Child: A Sociolinguistic Perspective

Notice

The full text article is available externally.

View from original source.

La literaturo pri la dulingva edukado ne donis sufican atenton al la socia situacio, en kiu infano akiras sian propran lingvon. Ci tiu nova esplorkampo provizas la fokuson de la tuta monografio. La lingvo eniras unu koheran kaj funkcikapablan sistemon nur tiam, kiam la homa infano ekzistas kaj kreskas en unu socia medio (vidu capitrojn 1 kaj 2). Tiuj procedoj produktas unusolan, malsimplan kapablon je pluraj lingvoj. La socia uzo de la scio de lingvo-teorio kaj ebleco de tia esplorado por la socilingvistiko estas centra temo de ci tiu monografio. La infano kaj gia cirkaüajo (vidu capitron 3) estas biografia raporto pri la socia kresko de la filo de Fantini: anekdota rakonto informa kaj interesa. La teoriaj demandoj rilataj al la infano kaj ties lingvoakiro (vidu capitron 4) levas multajn interesajn demandojn. Jen kelkaj: la ebleco de la infano diferencigi kaj paroli unu au du lingvojn; la lingvaj elektoj; la etnografio de la komunikado; la formado de sociaj roloj; la privata parolado; la koncepto de la memo; kaj problemoj de stiloj lingvaj. La aütoro donas superrigardon al la lingva kresko de la infano (vidu capitron 5) kaj la koncepto de la lingva interveno estas emfazata. Malfelice, li ne uzas la metodon de erar-analizo, kun suficaj detaloj. La resumo de la eltrovoj de la procedo de ensociigo (vidu capitron 6) konkludas la monografion. Prikonsiderante ci tiun novan esploron, ni perceptas la intelektan valoron de la verko. Gi levas multajn novajn teoriajn demandojn por la fakoj sociologio, psikologio, pedagogio kaj lingvistiko. Kvankam la esplorata infano lernis iom da Esperanto, la detaloj ne suficas. Studo pri la akiro de Esperanto ce infanoj devus esti de grandega intereso, sed dependos plejparte de la sociologia teorio kaj de la demandoj, kiuj formas la centran temon de la monografio.

Document Type: Research Article

Publication date: 01 January 1978

  • Access Key
  • Free content
  • Partial Free content
  • New content
  • Open access content
  • Partial Open access content
  • Subscribed content
  • Partial Subscribed content
  • Free trial content