Skip to main content

Decentering Language in World-System Inquiry

Notice

The full text article is available externally.

View from original source.

Decentrigi la lingvon en mondsistema esplorado
La artikolo esploras la evoluigon de, kaj la reagon al, mondsistema teorio en lingvopolitikaj studoj. Malakceptante nacifunkciajn klarigojn pri la internacia uzo de la angla, franca, rusa kaj aliaj lingvoj ligitaj al evoluantaj landoj, certaj fakuloj pri lingvopolitiko proponas la nocion "lingva imperiismo". Lokante siajn argumentojn en mondsisteman teorion, tiuj fakuloj sugestas, ke hegomoniaj "kernaj" grupoj antaŭenigas la proprajn lingvojn en "periferiaj" medioj per programoj de edukada helpo. La rezulta utiligo de kernaj lingvoj ce la periferio faciligas la internacian moviĝon de reala kaj simbola kapitalo kaj la starigon kaj konservadon de rilatoj favoraj al la kernaj grupoj.
Fakuloj kritikis la aperon de mondsistema teorio en lingvopolitikajn studojn el diversaj epistemologiaj vidpunktoj. Iuj kritikantoj esprimas antaŭvideblan maltrankvilon pri la komplika kaj kontraŭdira karaktero de mondsistema esplorado. Aliaj kritikas al la determinismon de mondsistema teorio: klopodante pusi lingvan imperiismon en universalan teorion de la lingvo en internaciaj strukturaj rilatoj, mondsistemistoj preteratentas multajn okazojn kie hegemoniaj kernaj grupoj alvokis indigenajn aŭ triajn lingvojn cele al manipulado de rilatoj kun periferiaj grupoj. Etikedante ĉi-lastan "lingva pragmatismo', la artikolo rekomendas novan taskon de lingva imperiismo kaj plian atenton en lingvopolitika esplorado al la faktoroj, kiuj kondicigas lingvajn preferojn en hegemonia edukhelpa programado.

Document Type: Research Article

Publication date: 01 January 1999

  • Access Key
  • Free content
  • Partial Free content
  • New content
  • Open access content
  • Partial Open access content
  • Subscribed content
  • Partial Subscribed content
  • Free trial content