Skip to main content

Über die sprachlichen Verhältnisse der Åland-Inseln

Notice

The full text article is available externally.

View from original source.

Pri la lingva situacio en Åland-Insuloj
Åland-insuloj, en Balta Maro, estas kulture svedaj sed politike finnaj. Ilia lingvo estas la sveda, kies loka formo similas unuflanke al la mezsvedaj dialektoj, aliflanke al la dia-lektoj de la finnlandaj svedoj, minoritato, kiu tamen rapide malkreskas.
La insuloj Aland estas lingva escepto. Nur 4% de la enlogantoj dehaske parolas la finnan, kaj, kontraŭe al la situacio ce la kontinentaj svedfinnoj, ili ankaŭ praktike ne sci-povas la finnan. La kialo estas ilia politika historio. La insularo apartenis gis 1809 al
Svedujo, sed, samkiel Finnlando, estis venkita de Ruslando. Post la sendependigo de Finnlando en 1917, la enlogantoj esperis reunuigi kun Svedujo, sed la Ligo de Nacioj en 1921 dekretis la daŭran finnan posedon de la insularo, dum Finnlando siaparte garantiis la aŭtonomion en cio, krom la ekstera politiko. La insuloj estas laŭlege senar-migitaj kaj unulingve svedaj. Do, Finnlando ekzemple preparas dokumentojn kaj kores-pondas kun Ålando nur en la sveda. Nur stataj dungitoj, perfekte scipovantaj la svedan, rajtas servi tie. La stataj kaj lokaj lerneioj estas unulingve svedaj. Oni rajtas demandi sin, kiel funkcias la unulingveco, dum Ålando, malgraŭ la aŭtonomio, ja estas parto de Finnlando? Kion signifas la unulingveco al finna enmigrinto? Ili movigas, ja, baze interne de sia propra lando.
Generala respondo estas, ke oni vere bezonas la finnan en Åland-insuloj, car kontak-toj kun la kontinenta Finnlando necesigas scipovon de gi. La insulara ekonomio ba-zigas sur agrikulturo, fiskaptado, marveturado kaj turismo, nur malmulte sur industrio. Do cio krom agrikulturaj produktoj devas esti importata. Ekzistas vigla komerco kun la kontinento, kaj nur malmultaj liverantoj parolas svede. Oficiale cio estas skribata en la sveda, sed oficialuloj ofte konversacias finne. La finna necesas ankaŭ en la edukado. Ekzistas insulaj elementa lernejo kaj gimnazio, marista lernejo ktp., sed la plua edukado devas okazi en Finnlando. Do ciuj lernantoj devas almenaŭ kompreni la finnan por le-gi literaturon en gi, ankaû ce la svedlingvaj universitatoj de Helsinko kaj Turku/ Åbo. Kiel, do, la insulanoj lernas la finnan ? Laŭ la lego pri aŭtonomeco, la lernejoj ne de-vas instrui lingvon alian ol la sveda. Do oni povas fini lernejon sen scipovi ec vorton de la finna. Sed fakte 80 gis 90 % da gelernejanoj lernas la finnan. En la gimnazio gi estas ec deviga ekzamena fako. Sed la sukceso ne estas granda. La socio ne kuragigas la lernadon, kaj la lernejanoj ne progresas tiel rapide, kiel la kontinentaj svedlingva-noj, kiuj ofte uzas la finnan ekster la lernejo.
Oni eble pensus, ke la enlogantoj de Alando lernus la finnan per radio kaj televido, sed ne. La loka televida elsendilo resendas nur la svedlingvajn elementojn de la finn-landa televida servo. Dum la daŭro de la finnaj elsendoj, gi konektas sin al la reto de Svedujo. Simile ce radio. Oni bone aŭdas nur la svedlingvan elsendon el Finnlando.
Svedujo. Simile ce radio. Oni bone aŭdas nur la svedlingvan elsendon el Finnlando. La graveco de scipovo de la finna estas nun pridebatata demando. En la kamparo kaj ce la maljunuloj regas la opinio, ke la finna ne necesas, ec minacas la svedan identon. Sed junuloj, aparte en la cefurbo Mariehamn, estas pli realecaj kaj kredas la finnan ne-cesa. Ili ne volas finnigi la insularon, sed uzi la finnan por kontaktoj. Alie, oni devus importi dulingvulojn de la kontinento.
Se Alandano edz(in)igas al finnlingvan(in)o, la familio igas unulingve sveda, ec kasas la finnan devenon.
la finnan devenon. Nun al la demando pri la signifo de la unulingveco al finnaj enmigrintoj. Ili estas nun-tempe 900, t.e. 4 % de la enlogantaro, grandparte edz(in)igintaj kun insulanoj. La finnlingvanoj nun plimultigas, car junuloj alvenis por labori en hoteloj kaj restoracioj, kie la denaskaj insulanoj rifuzas labori. Ili praktike ne disponas pri lingvaj rajtoj. An-tau jugisto ili rajtas pledi en la finna, sed la procezo okazas cetere en la sveda. Oni rice-vas laŭnecese helpinstruadon en la sveda kaj aliaj eventuale malfacilaj fakoj. Instruado per la denaska finna lingvo neniam okazis. Plenkreskaj finnaj enmigrintoj rajtas sekvi kursojn en la sveda en la popola altlernejo.En certaj okazoj la finnoj povas uzi la denaskan lingvon : ekz. per legado de finnaj bi-bliotekaj libroj, ce fojaj finnaj au dulingvaj diservoj. En 1972 ili fondis finnan unuigon, kiu unuigas la finnojn kaj helpas novajn enmigrintojn. Estas c. 70 membroj, sed multe pli da personoj partoprenas. Temas cefe pri mezagulinoj. La agado dependas nur de kotizpago. La unuigo ne povas multe helpi novulojn, car gi ne ricevas informon pri ili, cefe, car estas malpermesite reklami finnlingve en la loka gazeto. La insulanoj ko-mence suspektis la unuigon, sed nun ili toleras kaj iom primokas gin. La plenkreskuloj pli interesigas pri gi. Gi gravas malpli al la adaptigemaj, malpli antaŭjugemaj junuloj. La lokaj finnlingvanoj sajne akceptas la svedan unulingvecon. Tiu, kiu ne sukcesas adaotigi al gi, remigras al la kontinenta Finnlando.
En la 1960-aj jaroj levigis vigla debato pri eventuala finna subskribo de la UNESKO-Konvencio kontrau diskriminacio en instruado kaj la rajto de minorjtato al kreo de propra lernejo. Sed oni interpretis la Konvencion tiamaniere, ke la Ålanda situacio ne estu atenco kontraŭ gi, sed ec fortigo, kaj fine subskribis gin.
La rezistema lingvopolitiko de Ålando bazigas sur la aŭtonomic La lingvo kaj lingve ligita kulturo estas signifa elemento de la aŭtonomio. La insularanoj volas resti tiaj. Ili estas avertitaj de la rapida malkresko de la svedaj finnlandanoj. Vivante kune kun finira majoritato, tiu minoritato rapide ensucigas kaj perdigas. Do, oni traktas finnon en Ålando kiel ajnan alian enmigrinton. Se finno migras al Svedujo, li disponas pri grandaj lingvaj rajtoj, ekz. instruado pri sia kaj ec per sia denaska lingvo, car la 8 mili-onoj da svedoj ne estas minacataj, kiel la 22 000 Alandanoj. La aùtonomio de Ålando estas limigita, oni devas agi diplomatie.
Al lingvoesploristo estas interese rigardi la lingvajn rilatojn en Åland-insularo. Oficiale ne enpenetras ia ajn finna influo, sed neoficiale multo okazas. La tiel malgranda in-sulgrupo estas kvazaŭ laboratorio, kie oni povas observi la kurantan evoluadon.

Document Type: Research Article

Publication date: 01 January 1978

  • Access Key
  • Free content
  • Partial Free content
  • New content
  • Open access content
  • Partial Open access content
  • Subscribed content
  • Partial Subscribed content
  • Free trial content